Subdivido de Skotlando

Skotlando estas dividita al 32 administraj areoj. Ĉiu estas administrata de unitary authority, nomata council (konsilio). Pro tio la areoj nomiĝas ankaŭ council area (konsilia areo).

Tiu ĉi sistemo validas de la 1-a de aprilo 1996. Antaŭe la administraj unuoj de Skotlando estis "regionoj"; tiu sistemo validis ekde 1975. Antaŭ tiu jaro validis historia subdivido al "graflandoj".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy